La Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en ĝenerala
voĉdonado merkrede, la 22-an de junio 2011, akceptis rezolucion en kiu ĝi
subtenas la proponon de Pola Esperanto-Asocio pri rekonado de Esperanto
egale kun aliaj lingvoj fare de la Rektorino de la Universitato.
Pola Esperanto-Asocio proponas al la Rektorino de la Universitato de
Varsovio enskribi la esperantajn KER-ekzamenojn de ELTE-ITK en la liston de
la lingvoekzamenoj konsiderataj de la Universitato. Ĉiu studento antaŭ
bakalaŭriĝo devas pruvi sian konon de iu fremda lingvo minimume je la
nivelo B2. Kelkaj fakoj – kiel fizika fako – limigis, ke oni devas
pruvi lingvokonon de la angla lingvo, sed ĝenerale studento povas
ekzameniĝi en la Universitato pri libere elektita lingvo instruata en la
Universitato aŭ doni lingvoatestilon de alia instanco, sed nur de la listo
de instancoj, lingvoj kaj lingvoatestiloj difinitaj de la Rektorino. PEA
volas, ke tiu listo estu pligrandigita je la budapeŝtaj KER-ekzamenoj pri
Esperanto.
Antaŭ ol PEA sendos oficialan proponon al la Rektorino ni kolektas
subtenantojn – tiu lasta, la Studenta Parlamento, tre gravas kaj signife
pligrandigas ŝancon de la realigo de la ideo.
Eventuala sukceso en la Universitato de Varsovio – unu el la plej bonaj
universitatoj en Pollando – ne nur malfermus pordon por Esperanto en la
Universitato, sed ankaŭ helpus konvinki aliajn pollandajn altlernejojn
konsideri KER-ekzamenojn pri kono de Esperanto.
Deziru bonŝancon!
Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de PEA
--
Pola Esperanto-Junularo - Polska Młodzież Esperancka
ul. Gen. Wł. Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa, Pollando
Vizitu nin: http://www.pej.pl |
Odwiedź nas: http://www.pej.pl